Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

 

Estis ĵus mateno...

Estis ĵus mateno kaj jam vesperiĝas,
estis ĵus printempo, jen aŭtuna fino.
Ĵus ni nin ekkonis, Julnjo, mia kara,
kaj edzin' vi estas, longe jam edzino.

Kvazaŭ ĵus ni ludis sur genuoj patraj,
baldaŭ apud avoj kuŝos ni sub tero.
Tiom estas vivo: spiro sur spegulo,
ombro de kuranta nubo sur rivero.